La vojo de Mago
Tasko de la mago estas protekti Naturan Kredon kaj źiajn
adeptojn kontraů atakoj de alikredantoj, repacigi konfliktojn kaj alportadi novajn
iniciatojn. Kiu volas fariźi mago, elsendu tiun ideon kaj atendu, kiam li estos
alparolita kaj la servo estos al li proponita. Tiun servon li povas plenumi nur tiam, kiam
li kapablas mortigi spiriton. Se li ne posedas tiun kapablon, li povas posteni sole kiel
šamano aů sorčisto. Mago povas esti ankaů virino, sed ši estas nomata pastrino.
Financaj fontoj por vivtenado de mago estas rekompencoj por spirita servo. La rekompencoj
devas esti tiaj, ke ili kovru pravigitajn bezonojn kaj interesojn, sed ili ne kreu
superfluan posedon. Sankcio pro malbona laboro estas perdo de magiaj kapabloj. La vojo kaj
laboro de mago estas tute sendependa kaj memstara, lin gvidas intuicio kaj invencio kaj
liaj konoj kaj kapabloj estas determinataj per taskoj, kiujn li devas plenumi. La potenco
kaj agosfero de mago ne transpašas la limojn de regiono. La principajn aferojn, kiuj
superas kadron de regiono, solvas interkonsento de magoj. Komuna lingvo estas la patrina
kaj Esperanto. Ne necesas komuna interkonsento, la regionoj estas relative memstaraj.
Regiono, en kiu ne troviźas aktiva mago, povas peti helpon de čiu ajn alia mago.
Persono, kiu praktikas funkcion de mago malprave, povas esti mortigita de la spirita
mondo. La unua štupo estas šaman(in)o. Źi estas persono kun propra karismo, kapabla por
mediuma spirita servo. Li komunikas ambaůdirekte kun la spirita mondo kaj tenas
genealogiojn de familiaroj de Natura Kredo. Li edukas siajn posteulojn. Supozata estas
kono, kiel ekspliki ludkartojn, kaj kapablo elvoki spiritajn estažojn. Per akcepto de
specifaj spiritaj kapabloj kaj de la scioj pri psikologio la šamano akiras kapablon solvi
konfliktojn. Poste li povas konsideri sin sorčist(in)o. Kiu el ili akiras kapablon
fariźi spiritan estažon, tiu fariźas mago. |
|